Animation Création Culture Origami

L'origami, la fête qui est toujours avec vous !

Esperanto & Origamio: du lingvoj por komuniki

Poster un commentaire

Larysa Osadchuk

surbaze de samnoma prelego de L. Oadchuk kaj A. Delmotte dum la 103-a UK en Lisbono, 31-07-2018

Origamio kaj Esperanto: du universalaj lingvoj por komuniki

Esperanto estas internacia lingvo por vorta komunikado, sed ankaŭ ekzistas en la mondo io, kio memefike helpas komunikadon, sed je senvorta maniero: origamio.

Origamio estas tradicia japana arto faldi objektojn, sen tranĉi aŭ glui, el papera kvadrato.

Ĝi komencas sian historion kiel tradicia arto ekde la 6-a jarcento kaj de tiam ĝi jam havis rolon de ilo por senvorte komuniki. La unuaj origamiaĵoj aperis en ŝintoaj temploj: “gohei” (faldita en blanka papero, pendita je la enirejo de la templo) signifas ke dio ĉeestas. En la origamiaj skatoletoj “sanbo” oni faris donacojn al la dioj.

Kiam origamio eniris la korton de la imperiestro aperis aliaj modeloj (gruoj, ranoj, papilioj,…); ĝi tiam ankaŭ ludis rolon de komunikilo kiel simboloj: la rano = venonta renkonto, la gruo = feliĉo kaj longa vivo, ktp.

Poste kiam origamio eniris la domojn de ordinaraj japanoj, ĝi rolis kiel edukilo en la familio kaj multe helpis komunikadon inter infanoj kaj gepatroj.

Nuntempe origamio havas novan vivon, ĝi trovas grandan aplikon en sciencaj kaj teknikaj serĉadoj, en arkitekturo kaj dezajno [1], kaj kiel senvorta lingvo en pedagogio kaj arto-terapio [2,3]. En arto-terapio, origamio povas ludi rolon de integra metodo, kiu kunigas plurajn arto-terapiajn metodojn: koloro-, teatraĵo-, fabelo-, ritmo-, ludo-terapioj [4].

Origamio nuntempe tutmondiĝas; la kvanto de profesiaj kaj amatoraj origamistoj kreskas en la mondo je granda rapideco. En ĉiuj landoj okazas internaciaj renkontoj de origamistoj de diversaj niveloj kaj originoj por interŝanĝi ilian sperton. Tion ni vidis en la internaciaj renkontoj de la ĉefaj organizoj de origamio en Francio (MFPP kaj OORAA, 2014-2017). Ĉiujare la partoprenantoj estas pli nombraj kaj estas pli kaj pli altnivelaj junaj origamistoj. En tiuj renkontoj, altnivelaj origamistoj gvidas atelierojn por personoj de ĉiuj niveloj kaj spertoj. Ofte por la publiko de tiuj renkontoj oni bezonas tradukistoj-interpretistoj. Ni proponas la ideon uzi Esperanton kiel laborlingvon”. Ŝajnas al ni, ke tio povas esti realigebla, ĉar:

– origamio kaj esperanto havas multajn komunajn trajtojn,

– la pensmanieroj de la origamistoj kaj esperantistoj estas proksimaj, do origamistoj povus pli facile kompreni kaj adopti esperanton.

La principo de faldado de origamio kaj la gramatika strukturo de esperanto estas logikaj kaj simplaj, ambaŭ similas konstruado-ludo. Ambaŭ havas eblon ŝanĝi formon kiel en la ludo Lego (en origamio dank’al ŝanĝo de faldoj aŭ moduloj, en esperanto de afiksoj,…).

Origamio kaj Esperanto baziĝas sur la principo de neceso kaj sufiĉo, ili ŝparas energion kaj tempon, ili estas tre efikaj el la vidpunkto rapide havi rezulton. Ambaŭ estas tre facile lernataj kaj disvastigataj, ili magie kreas ĝojon, agrablan etoson, feliĉon kaj kunfidon.

Tiun kapablon de origamio oni uzas jam de pli ol tridek jaroj en pedagogio kaj arto-terapio. Personoj iom timemaj iĝas pli komunikemaj kaj memfidaj.

Origamio iĝas pli kaj pli populara en lernejoj kaj povas enkonduki esperanton en la edukan sistemon.

Nia ideo estas fari, ke Esperanto kaj origamio iĝas bazaj konoj en lernejoj kiel la multiplikaj tabuloj.

Oni povas konkludi, ke estas multaj komunaj trajtoj inter origamio kaj esperanto, ke ambaŭ estas universalaj iloj por komuniki. Origamistoj kaj esperantistoj povas kunlabori por ambaŭflanka profito. Origamio (kiel senvorta lingvo de komunikado) kaj esperanto havas similajn celojn: kunigi homojn – kaj povas helpi unu la alian en siaj laboroj.

Ni ŝatus lanĉi movadon “Origamio & Esperanto” je interreto por interŝanĝi spertojn de origamistoj kaj esperantistoj kaj organizi en diversaj landoj renkontojn kaj komunan edukadon por plibonigi la interkomprenon en la mondo kaj kontribui al la progreso de la homaro.

[1] Origami et Sciences, 2016, https://animationorigami.wordpress.com/

[2] Osadcuk L., Оригами-новое перспективное направление в арт-терапии., 2009, ruse, http://origami.in.ua/uk/node/181

[3] Osadcuk L., L’Origami : une nouvelle orientation prometteuse en art-thérapie, 2017, france, en Le Pli n° 147 (Revue du Mouvement Français des Plieurs de Papier MFPP) trovebla je:

https://animationorigami.wordpress.com/2017/07/23/lorigami-une-nouvelle-orientation-prometteuse-en-art-therapie

[4] Осадчук Л.О. Образ жизни оригами: оригами в педагогике и арт-терапии. Простір арт-терапії: разом з вами,Вип.2 Арт-терапевтична асоціація, Київ, 2006, с.54-60.

Publicité

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s